Mezopotamia mitologio

Mapo de la Antikva Mezopotamio.
Statuo de princo Gudea (2150-2125 a.K.), nome suvereno ensi, akade iššakum "reganto", kiu ne atingas tamen la titolon de lugal (reĝo). Ensi indikas civitanan aŭtoritaton koordinanta la agrarajn laborojn kiu jam estis akirinta religian rolon. Metropolitan Museum de Novjorko. La evidentigita muskolaro indikas la moralajn virtojn, dum la pozicio de la kunplektitaj manoj aludas la religian kaj pian enan aspekton. La vesto montras skribaĵon dediĉitan al Ningishzida (sumera dio, celebrita en iuj kojnoskribaj terkotaj cilindroj de Judujo.

La mezopotamia mitologio estas la kolektiva nomo donita al la mitologioj de la mezopotamiaj civilizoj antaŭaj al la persa civilizo: sumera, akada, asiria kaj babilona.

La sumeranoj praktikis politeisman religion kun gedioj antropomorfaj kiuj reprezentis fortojn aŭ aliajn fenomenojn, kiel poste farus la greka civilizo. En ĝiaj kredoj establiĝis ke la gedioj origine kreis la homojn por ke ili estu iliaj servantoj, sed la gedioj liberigis la homojn kiam ili estis multegaj, ĉar ili pensis ke ili povus regi ilin pro la granda nombro.

Multaj historioj en la sumera religio estas preskaŭ identaj en aliaj religioj de Mezoriento. Ekzemple, la biblia rakonto pri la kreado de la homo, la kulturo de la elamanoj, samkiel la rakonto pri la tutmonda diluvo kaj la arkeo de Noa similas multe al la asiriaj historioj. La sumeraj gedioj havas similajn reprezentojn en la religioj akadaj, kanaanaj kaj en aliaj kulturoj. Kelkaj el la historioj kaj diaĵoj ankaŭ havias grekajn paralelaĵojn; ekzemple, la Malsupreniro de Inanna en la submondon (Irkalla) similas al la historio de Persefono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search